Dies ist die Originalversion eines Texts, für den auch eine deutschsprachige Übersetzung verfügbar ist.
Hodiaŭ homoj en pli ol 120 landoj de la mondo parolas la internacian lingvon Esperanto kaj supozeble estas pluraj centmil kiuj iom regule uzas ĝin. Kelkaj ŝtatoj rekonis kaj subtenas Esperanton: Pollando en 2014 kaj Kroatio en 2019 akceptis la lingvon kaj ĝian kulturon kiel parton de la kultura heredaĵo, en Hungario Esperanto-ekzamenoj en multaj universitatoj estas akceptataj kiel plenumo de la devo pruvi konon de fremdlingvo, la Aŭstria Nacia Biblioteko funkciigas la tutmonde plej grandan kolekton de planlingvaj libroj kaj arkivaĵoj, Ĉinio interalie ekde 2001 preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto, funkciigas plurajn riĉenhavajn retejojn en Esperanto kaj havas la plej grandan Esperanto-muzeon de la mondo. La Esperanto-PEN-Centro en 1993 fariĝis membro de la verkista asocio PEN International, la Vatikano akceptis la esperantlingvajn tekstojn por mesoj jam en 1990.
Vikipedio, Duolingo, Tatoeba
En la interreto Esperanto estas multloke trovebla: La Esperanto-vikipedio ĉi-jare atingis 300.000 artikolojn, ĉe Duolingo oni ofertas Esperanto-kursojn jam en kvar lingvoj, angla, franca, hispana kaj portugala. Ĉiujare proksimume 800.000 homoj tie trastudas almenaŭ unu Esperanto-lecionon. Duolingo neniel estas la sola reta kursejo por Esperanto; kutime lingvoretejoj kun minimume 25 lingvoj ofertas ankaŭ Esperanto-kurson, almenaŭ la senkostaj. La traduka frazaro Tatoeba ofertas aktuale 670.000 frazojn en Esperanto kun tradukoj al aliaj lingvoj, bona kvina loko post la angla, rusa, itala kaj turka.
Lingvo kun denaskuloj, literaturo kaj kantoj
El la lingvoprojekto en eta broŝuro de 1887 fariĝis vivanta lingvo kun kelkaj mil denaskuloj, dekmilo da libroj, pluraj miloj da kantoj kaj propra internacia kulturo. La Esperanto-parolantoj uzas sian lingvon por la plej diversaj celoj. Multaj estas bone ligitaj internacie kaj celite serĉas Esperanto-kulturajn ofertojn. Estas io relative normala por Esperanto-parolantoj, ke antaŭ vojaĝo oni serĉas Esperanto-amikojn en la vizitotaj landoj por poste renkontiĝi kun ili; se oni vojaĝas kun grupo, kiu ne parolas Esperanton, la kunvojaĝantoj kutime miras, ke en lando kiel Nepalo oni
vespere malaperas por viziti lokajn Esperanto-parolantojn kaj lernas eble pli pri la lando kaj la ĉiutaga vivo ol nur la kutimajn turismaĵojn.
Kion oni kredas pri Esperanto?
Ĉio ĉi estas vaste ne-konata; estas ĉiam denove mirige, ke eĉ multsciaj lingvistaj profesoroj ne scias, ke la lingvo havas denaskulojn ekde 1904, ĉiujare centon da novaj libroj kaj riĉan muzikan kulturon – por ne paroli pri la kreskanta nombro de parolantoj en intertempe la plimulto de la afrikaj kaj aziaj ŝtatoj kaj en preskaŭ ĉiuj sudamerikaj landoj (oni ofte supozas, ke la lingvo havas parolantojn precipe en Eŭropo, Ameriko kaj eble Aŭstralio). Eĉ eblas trovi citaĵojn de lingvistoj, ke Esperanto ne havas verkistojn aŭ ke ne eblas fari vortludojn, dum fakte verkistoj kaj multaj aliaj ŝategas vortludi. Tiurilate plej konata estas verŝajne Raymond Schwartz, kiu famiĝis jam en la 1920-aj jaroj per sia pariza kabaredo „Verda Kato“. Kelkaj lingvistoj eĉ asertas, ke Esperanto ne estus lingvo, kiel la membro de la Franca Akademio Barbara Cassin, la germana lingvisto Jürgen Trabant („nelingvo“) kaj dum multaj jaroj la supozeble plej fama lingvisto kaj poste politika aktivulo Noam Chomsky.
Konfliktoj en Bjalistoko. Ĉu internacia lingvo por judoj?
Esperanto estis prezentita en 1887 en Varsovio, kie aperis la eldonoj de la Unua Libro en la rusa, pola, franca kaj germana lingvoj; sekvis poste multaj aliaj. Verkis ĝian bazon Ludoviko Zamenhof, naskiĝinta en 1859 en Bjalistoko, kie li restis ĝis la 1870-aj jaroj. La patro parolis ruse kun li, la patrino jide; de la amikoj li lernis la polan. Baldaŭ li lernis ankaŭ la malnovan hebrean, kaj de la patro, lingvoinstruisto, la germanan kaj la francan. En la lernejo aldoniĝis la malnovaj lingvoj, latina kaj greka, kaj la angla. Zamenhof do havis bonan gamon da lingvoj je dispono. Ekzistas du klarigoj pri tio, kiel Zamenhof venis al la ideo krei internacian lingvon. La tradicia varianto estas, ke li konstatis, ke la lokuloj ofte parolis nur unu lingvon, dum en Bjalistoko ekzistis ĉefe kvar lingvokomunumoj, la jida, la rusa, la pola kaj la germana. Ofte estis konfliktoj, parte pro lingva nekompreno. Zamenhof iam venis al la ideo, ke eble unu aldona neŭtrala lingvo, multe pli facile lernebla ol la naciaj lingvoj, estus bona solvo por helpi al interkompreno kaj interkompreniĝo.
La alia, pli nova klarigo por la ideo de Zamenhof estas, ke li unue volis krei internacian lingvon por la judoj el la tuta mondo. Ja la judoj en la diversaj lokoj parolis la lingvojn de la lando kaj ofte ne havis komunan lingvon; la malnovhebrea ne havis vortojn por la ĉiutago de la tiama tempo, la jida ne havis altan prestiĝon. Nur kiam li vidis, ke la judoj ne volis akcepti lian ideon, li prezentis sian novan lingvon, tiel tiu ĉi klarigo, al la ĝenerala publiko.
De la unua lingvoversio al sukcesa lingvo
Kiam Zamenhof havis sian 19-an naskiĝtagon, en 1878, li inaŭguris kun siaj amikoj la unuan version de tia lingvo, Lingwe Uniwersala. Naŭ jarojn poste li fine publikigis la bazon de la hodiaŭa lingvo, Esperanto. Li dissendis la unuajn ekzemplerojn tra multaj landoj kaj jam du jarojn poste kreiĝis unua gazeto, La Esperantisto, kun kvincento da abonantoj; la gazeto publikigis plej diversajn tekstojn, ankaŭ ekzemple literaturajn, ŝercojn kaj anoncojn. Tiel la lingvo komencis sian vivon, unue skribe. En 1905 okazis la unua universala Esperanto-kongreso, en Bulonjo-ĉe-maro, kie kunvenis sepcento da homoj el multaj landoj – kaj fakte ili sukcesis interparoli en la nova lingvo. Ni notu, ke jam unu jaron antaŭe, en 1904, en la hispana Zaragozo naskiĝis la supozeble unua infano, por kiu Esperanto estis la denaska lingvo, Emilia Gastón.
Poemoj jam en 1887
Literaturo estis granda ŝato de Ludoviko Zamenhof, kiu en sia junaĝo iam revis fariĝi ruslingva poeto. Jam en sia unua libro, en kiu li prezentis la lingvon, el la ses lingvo-ekzemploj tri estis poemoj, unu traduko el la verkoj de Heine kaj du originalaj poemoj de Zamenhof, bone konataj ĝis hodiaŭ. Li mem kontribuis al la Esperanto-literaturo per pluraj tradukoj, interalie la Fabeloj de Andersen, Hamleto kaj La rabistoj de Schiller. En la jaroj ĉirkaŭ la unua universala kongreso de Esperanto la originala literaturo pli kaj pli ekfloris kaj ekde la 1920-aj jaroj ĝi evoluas altnivele.
Literaturo el multaj landoj
La literaturo estas grava bazo de la kulturo de lingvokomunumo. Ĉe Esperanto, kiel supozeble ĉe multaj relative malgrandaj lingvoj, ĝi konsistas el du gravaj elementoj, la tradukita kaj la originala literaturo. Proksimume du trionoj de la disponeblaj beletraĵoj estas tradukitaj al Esperanto, unu triono originale verkita. Grava diferenco al la angla lingvo estas, ke la originala Esperanto-literaturo havas siajn aŭtorojn en multaj diversaj regionoj kaj kulturoj; ĉe la angla oni povas facile taksi, ke pli ol 90 % de la originalaj aŭtoroj estas denaskaj angla-parolantoj, kiuj loĝas en la nur malmultaj anglalingvaj landoj. Tiel la angla literaturo transportas ĉefe la kulturon de tiuj regionoj, dum la Esperanto-literaturo pli ekvilibre prezentas la kulturon de multaj diversaj landoj.
Ĉu aparta Esperanto-kulturo?
Kantoj en Esperanto ekzistis jam komence de la pasinta jarcento, sed modernaj popularaj kantoj, roko kaj aliaj muzikstiloj, kreiĝis kaj publikiĝis nur ekde la 1960-aj jaroj. Intertempe pluraj miloj da kantoj ekzistas kaj ili formas gravan eron de la hodiaŭa kulturo de la Esperanto-komunumo; multaj estas libere publikigitaj en la interreto. Oni entuziasme diskutas, kiom memstara estas la Esperantokulturo, sed al kiu alia kulturo oni atribuu kanton, kies Esperanto-tekston oni verkis en Skotlando, kiun kantas frisa kantgrupo kaj kiun Esperanto-parolantoj aŭskultas en dekoj da landoj tra la mondo? Aldone ekzistas certaj kutimoj de la Esperanto-komunumo, kiel ekzemple en junularaj renkontiĝoj cirklodancado laŭ ripetiĝanta muziko de La Bamba. Eble pli gravas la etoso de toleremo kaj respekto al homoj el aliaj landoj, de aliaj kulturoj. Estis en Esperanto-renkontiĝo, ke mi vidis la unuan fojon en la 1980-aj jaroj, kiel du samseksamuloj publike kisis unu la alian. Kaj tiutempe ni ankaŭ komencis diskuti, kiel adapti la lingvon al la postuloj de seksa egaleco – ekzistas ekzemple la sufikso -iĉo por nomi viron, paralele al -ino por nomi virinon (ekz. kantistiĉo kaj kantistino; ankaŭ la formo viriĉo estas kelkfoje uzata).
Matematikistoj, programistoj kaj lingvemuloj
La Esperanto-komunumo estas relative diversa, lernas la lingvon homoj el multaj sferoj de la vivo. Tamen estas klare, ke pli oftas maldekstruloj kaj homoj kun meza politika konvinko ol dekstruloj – ja la baza ideo de Esperanto estas akcepti homojn el aliaj landoj kiel samrajtulojn. Eblas konstati, ke matematikistoj kaj programistoj estas relative oftaj parolantoj de Esperanto; oni povas supozi ke ili ŝatas la regulecon de la lingvo kaj la multe pli rapidan lerneblecon (proksimume unu kvarono kompare kun lingvoj kiel la angla aŭ hispana). Same lingvoŝatantoj kaj lingvo-studintoj estas iom oftaj. Kontraste studentojn aŭ studintojn de ekonomiko aŭ juro oni trovas malpli. Sed oni ne eraru: Oni renkontas pli malpli ĉiujn profesiojn en Esperantujo, tamen kun malsama ofteco.
Rapide lernebla, baldaŭ alta lingvonivelo
Ofte oni lernas Esperanton post du aŭ tri aliaj fremdaj lingvoj. Tiam plia nacia lingvo malfermas kutime nur unu plian regionon aŭ landon de la mondo, dum Esperanto malfermas pli malpli ĉiujn landojn; preskaŭ ĉie en la mondo eblas renkonti Esperanto-parolantojn. Kaj tiun lingvon oni povas akiri per multe malpli da lernotempo ol nacian lingvon. Homoj kutime sekvas bazan kurson de 20 ĝis 50 lernhoroj kaj ofte jam dume komencas apliki la lingvon kaj plulerni en la praktiko. Se oni pasigas du aŭ tri semajnojn jare en Esperanto-renkontiĝoj aŭ vojaĝante al Esperanto-gastigantoj kaj regule komunikas buŝe – hodiaŭ tio facilas per la interreto – oni ofte post du aŭ tri jaroj havas en Esperanto jam la nivelon de la antaŭe plej bona fremdlingvo. Dum la jaroj oni sentas sin pli kaj pli hejme en Esperanto kaj pli kaj pli bone kapablas esprimi sin, iam tre simile kiel en la gepatra lingvo.
Junuloj kaj maljunuloj
Laŭ la aĝo estas du ĉefaj tempoj de eklernado: Laŭ iama enketo ĉe Facebook proksimume la duono de la Esperanto-parolantoj eklernis la lingvon en la aĝo de 14 ĝis 18 jaroj, alia kvarono ĝis la 30-a vivojaro. Alia tempo por lerni estas post la pensiiĝo; ekzistas impresaj ekzemploj de homoj, kiuj tiam eklernis, ene de malmultaj jaroj atingis tre altan lingvonivelon kaj entuziasme vojaĝadas al multaj Esperanto-renkontiĝoj en diversaj landoj.
Afriko, Nepalo, Filipinoj
Imprese por eŭropanoj certe estas la entuziasmo, per kiu homoj el diversaj afrikaj landoj, el landoj kiel Nepalo, Indonezio aŭ la Filipinoj lernas la internacian lingvon Esperanto. Ĝi estas por ili libere elektebla lingvo, sen tradicio de koloniismo; ĝi estas lingvo, en kiu ili povas senti sin egalrajtaj kaj en kiu ili renkontas homojn, kiuj kredas je la samaj idealoj. Jam antaŭ cent jaroj oni sciis en Ĉinujo, ke por la angla oni bezonas kvin jarojn, por la franca sep jarojn kaj por Esperanto unu jaron. Estas por ĉinoj kaj aliaj azianoj multe pli facile lerni la lingvon Esperanto ol ekzemple la anglan kaj per ĝi partopreni en internacia vivo kaj havi personajn kontaktojn al homoj el aliaj mondopartoj. Eble ne estas miraklo, ke Ĉinio forte subtenas Esperanton kaj ke ekde 2001 sur esperanto.china.org.cn oni publikigas preskaŭ ĉiutage novaĵojn el Ĉinio kaj la mondo.
Aliaj planlingvoj
Esperanto estas unu el longa vico de planlingvoj. Nur malmultaj sukcesis krei veran lingvokomunumon. En la 1880-aj jaroj disvastiĝis Volapük kaj en 1907 publikiĝis Ido kreita surbaze de Esperanto. Aliaj projektoj havis multe malpli da anoj. Esperanto estas t.n. aposteriora lingvo, ĉar ĝi prenas la radikojn el ekzistantaj lingvoj (kontraste al aprioraj lingvoj, kiuj kreas la radikojn laŭ propra sistemo). La radikoj de Esperanto venas ĉefe el la ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj; ofte ilin oni trovas en pluraj lingvoj, ekzemple la Esperanto-vorto fenestro estas germane Fenster, france fenêtre, itale finestra. La radikoj de Volapük same venas el naciaj lingvoj, sed ili estas malfacile rekoneblaj: La vorto Volapük signifas „lingvo de la mondo“; vol venas el la angla world, pük el la angla speak; -a indikas la genitivon (kiel en Esperanto de).
Post Esperanto en 1907 oni publikigis la lingvoprojekton Ido (kio havas signifon en Esperanto, gefilo); tiu lingvo estas provo pli bone solvi kelkajn kritikatajn ecojn de Esperanto; Ido ekzemple ne havas la supersignojn de Esperanto, la Esperanto-vorto oranĝo en Esperanto estas en Ido oranjo. La problemo tamen estis, ke evidente laŭ la konvinko de la plej multaj Esperanto-parolantoj la avantaĝoj de Ido ne estis tiel grandaj, ke indus pro tio transiri al nova lingvo, kun ĉiuj problemoj de tia transiro. Hodiaŭ la malavantaĝo de Ido estas, ke ĝin parolas nur relative malmultaj homoj; dum al la Universalaj Kongresoj de Esperanto venas proksimume 700 ĝis 3000 homoj, la similajn kunvenojn de Ido vizitas 10 ĝis 30 partoprenantoj. La lingva formo estas nur unu aspekto.
Ĉu sukcesa aŭ ne?
El malgranda libreto kreiĝis lingvokomunumo en pli ol cent landoj en ĉiuj kontinentoj; el lingvoprojekto kun du paĝoj da ekzemplaj tekstoj fariĝis biblioteko de dekmilo da libroj. La lingvo estas uzata en kelkaj cent internaciaj renkontiĝoj ĉiujare kaj eble en pluraj cent familioj ĉiutage; intertempe Esperanto estas la ĉefa lingvo por supozeble plurcent homoj, kiuj uzas ĝin por la kontakto kun siaj familianoj, amikoj kaj konatoj, por Esperanto-projektoj kaj kelkfoje ankaŭ por profesiaj celoj. Eble aliaj supozas, ke ni ploras ĉiutage, ĉar la lingvo ne jam estas ĝenerale akceptata kiel internacia lingvo kaj vaste disvastiĝinta. Kontraste la plimulto el ni tre ĝuas paroli Esperanton sendepende de la decido de aliaj, kaj estas eĉ kelkaj, kiuj demandas sin, ĉu la Esperanto-komunumo estus tiel agrabla loko, se multe pli da homoj parolus ĝin.